2008/4 CxEA-retkomunikoj
ENHAVO: 1. Esperanto-Muzeo en Svitavy naskigxis sukcese 2. Novaj funkciuloj de CxEA 3. Novaj honoraj membroj de CxEA 4. CxEA-retkomunikoj ekde 2009 novmaniere 5. Korespondi kun afrikaj esperantistoj 6. Cxehxa Esperanto-Junularo aktivas (oficiala rubriko de CxEJ) 7. Kalendaro de Esperanto arangxoj en Cxehxio aux organizintaj el Cxehxio
1. ESPERANTO-MUZEO EN SVITAVY NASKIGxIS SUKCESE kiel ni jam kelkfoje sciigis en la CxEA-retkomunikoj, la 20-an de septembro solene malfermigxis la nova Esperanto-muzeo en Svitavy, kiu situas en cxarma salono de unu el la plej belaj historiaj domoj de la urbo, Ottendorfer- biblioteko. Per tio finigxis la unua etapo de intensiva kunlaboro de muzea komisiono de CxEA (Jiří Tomeček, Libuše Dvořáková, Zdeněk Heiser, Petr Chrdle kaj Miroslav Malovec) kun lokaj esperantistoj kaj skipo de urba muzeo frunte de nelacigebla direktorino Blanka Čuhelová. La solenan malfermon cxeestis 146 personoj, inter ili i.a. la urbestro de Svitavy Jiří Brýdl kaj direktoro de Esperanto-muzeo en Vieno Herbert Mayer. Mallongan koncerton en esperanto plenumis Elena Puchova kaj Dmitrij Dovjxik. La projekton "Esperanto-muzeo" grave subtenis Ministerio pri kulturo de CxR kaj Esperantic Studies Foundation. La unua ekspozicio, kiu dauxros gxis printempo, prezentas la evoluon de Esperanto ekde la tempo antaux la unua lernolibro de Esperanto gxis nun, sed ankaux la historion de la loka Esperanto-klubo, cxi-jare festanta 75 jarojn de sia fondigxo, kaj nunan Esperanto-agadon inkluzive de tiu sur la reto. Krome estas je dispono multfunkcia informpanelo kun tusxekrano kaj komputilo ekipita per diversaj utilaj datenoj por studantoj kaj esplorantoj, i.a. granda elektronika cxehxa-esperanta kaj Esperanta-cxehxa vortaro. Sed la komisiono jam nun preparas pliajn ekspoziciojn, kiuj sekvos. Al la muzeo estos dedicxita granda parto de la lasta cxijara numero de Starto kaj vi povas trovi pliajn informojn kaj fotojn jam nun cxe www.muzeum.esperant o.cz. 2. NOVAJ FUNKCIULOJ DE CxEA. Dum sia kongreso en Přerov 3.-5.10. estis elektitaj novaj funkciuloj de CxEA. Jen la komitato: prezidantino Jana Melichárková, vicprezidantoj: Petr Chrdle kaj Jiří Tomeček, sekretario Pavel Polnický, kasistino Libuše Hýblová, membroj Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec. La kontrogrupon gvidos Libuše Dvořáková (el Svitavy), membroj Vratislav Hirš kaj Ludmila Srbová. Interesatoj pri la universala kongreso atentu, ke la kongresa peranto por Cxehxio estas ekde nun la UEA-cxefdelegitino por Cxehxio Lucie Karešová La novaj komitatanoj de CxEA kun gvidantino de la kontrolgrupo kaj prezidanto de CxEJ farigxas ankaux la novaj membroj de la redaktokonsilio por la CxEA-retkomunikoj. 3. NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE CxEA la kongreso ankaux elektis novajn honorajn membrojn de CxEA: Jana Cíchová-Hrdličková, Petr Chrdle, Ludmila Klegová, pastro Josef Xaver Kobza, Pavel Polnický kaj Jindřich Tomíšek. Gratulon al ili! 4. TRI PINTAJ ESPERANTO-KONGRESOJ EN MEZA EUxROPO Kiel vi povas legi pli sube en la kalendaro, en Liberec okazos la Internacia Junulara kongreso, kaj en Bjalystok (PL) Universala Kongreso, al kiu AEH organizas buskaravanon. Sed najbare de ni okazos ankaux alia grava kongreso, nome la 8-a Euxropa Esperanto-Kongreso kune kun 86-a Germana Esperanto-Kongreso en Esperanto-urbo Herzberg am Harz (DE) de la 18-a de majo gxis la 1-a de junio 2009. Gxia temo estas "Esperanto por multkultura Euxropo" kaj enkadre de gxi okazos ankaux Euxropa konferenco organizata de EEU (Euxropa Esperanto-Unio) sub la temo "Signifo de falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj Okcidenta Euxropo". Pli da informoj vi trovos cxe http://gek-eek. esperanto- urbo.de/page. php?pid=70263338 . Kaj se vi pripensas la cxeeston atentu, ke ekde la 1-a de decembro altigxas la kongreskotizo. 4. CxEA-RETKOMUNIKOJ EKDE 2009 NOVMANIERE Ekde komenco de la jaro 2009 la CxEA-retkomunikoj aperos denove lauxbezone, do neregule, kaj gxin denove povas legi cxiu interesato, sendepende cxu membro de CxEA aux ne. La sxangxo estos nur teknika: anstataux dissendi la kompletan tekston de la retkomunikoj estos dissendata nur informo, ke aperis nova numero kun la rekta ligilo al la koncerna pagxo de la pagxaro www.esperanto. cz. Post klako malfermigxos la teksto kaj vi povos legi gxin aux presi same kiel nun. 5. KORESPONDI KUN AFRIKAJ ESPERANTISTOJ Se vi deziras havi korespondamikojn en Afriko, bonvolu peti adresojn de afrikaj korespondemaj esperantistoj de Vladka Chvatalova . 6. CxEHxA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS (oficiala organo de CxEJ redaktata de Marek Blahuš) Cxehxa Esperanto-Junularo (CxEJ) kunvenos inter la 25-a gxis la 27-a de oktobro 2008 en Liberec. Oni elektos novan estraron kaj diskutos pri la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta samloke en julio de 2009. Invitilo: http://esperanto. blahus.cz/ cxej/?liberec08 La someran UK-n en Roterdamo cxeestis 2 CxEJ-anoj: Eva POPELKOVÁ kaj Marek BLAHUŠ, kiu festsalutis nome de Cxehxio kaj prezentis sian studlaborajxon kaj IJK-n 2009. La IJK 2008 en Szombathely spertis rekordan nombron de 11 cxehxaj partoprenantoj: Bára ZÁVODSKÁ partoprenis Aktivulan Trejnadon kaj venkis en TEJO-kvizo, Petr DOHNÁLEK diplomigxis en esperanto-instrua seminario de ILEI/E@I, Marek BLAHUŠ venkis en IS-kvizo kaj reprezentis CxEJ en TEJO-komitatkunsido . Okazis ankaux solena transdono de la IJK-flago, kiu nun jam trovigxas en Cxehxio. Dan MRÁZEK cxeestis ArKonEs en Pollando kaj CxEA-kongreson en Přerov. La trijarigxinta Praga klubo de CxEJ, kies prezidanto li igxis, vizitis la novan Zamenhof-straton en Prago. La CxEJ-prezidanto Marek BLAHUŠ ankoraux somere cxeestis SES kaj gastigis en Brno usonanon, sed fine de auxgusto forvojagxis al Belgio, kie li dum duonjaro studos kaj interagos kun lokaj esperantistoj. Lia e-taglibro: http://blahma. livejournal. com Estraro de CxEJ sincere gratulas al membrino Markéta TŘÍŠKOVÁ, kiu la 11-an de oktobro edzinigxis en Krakovo al pola esperantisto Adam WILKUS. Informoj pri cxehxa junularo troveblas cxe http://cej.esperant o.cz/ 7. KALENDARO DE ESPERANTO-ARANGxOJ EN CxEAHxIO aux organizataj de Cxehxio: 7.-9.11.2008: KAEST (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice. Info: www.kava-pech. cz/kaest aux chrdle@kava- pech.cz 28.-30.11.2008: Internacia Kultura Festivalo kune kun la 29-a Ĉeĥa-Saksa Tago, Ústí nad Labem. Info: Miroslav Smyčka . 13.12.2008 AnkRo – Antauxkristnaska renkontigxo en Písek. Zamenhofa kaj tradicia kristnaska kultura programo. Info: esperanto.pisek@ seznam.cz 7.2.2009: Renkontigxo omagxe al centjariĝo de Klubo esperantista en Prostějov. Info: dundeejarek@ seznam.cz 3.-5.4.2009 La 4-a Sabla Printempo en Písek. Seminario "Esperanto en Interreto", Lingva festivalo, aldona kultura kaj turisma programo. Info: esperanto.pisek@ seznam.cz. 14.-19.4.2009: Printempa lingva seminario de AEH en la pensiono ESPERO en Skokovy. Info: nechvilep@seznam. cz 3.-5.7.2009: Internacia renkontigxo omagxe al centa datreveno de la fondigxo de Esperanto-klubo de doktoro Schulhof kun jarkunveno de AEH-IKEH en Pardubice. Info: aeh-ikeh@volny. cz 5.7.-18.7.2009, 19.7.-1.8.2009, 2.8.- 15.8.2008: tri etapoj de Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Info: www.set-lancov. cz aux info@lancov. cz 18.-24.7.2008: Internacia Junulara Kongreso kun la temo "Libereco", Liberec, Inf.: marek@blahus. cz 25.7.-1.8.: Universala Esperanto-kongreso en Bjalystok (PL). Informojn pri la buskaravano organizata de AEH (restas jam nemultaj liberaj lokoj): josef-hron@volny. cz 22.-29.8.2009: EKOTUR – Tradicia internacia ekoturisma renkontigxo por biciklantoj kaj piedturistoj. Svitavy-regiono, info: chrdle@kava- pech.cz 9.-11.10.2009: Konferenco de Cxehxa Esperanto-Asocio en Svitavy, kun gvidata vizito de Esperanto-Muzeo. Info: tomecek@esperanto. cz 12.-18.10.2009: INPASEM – Internacia Paroliga Semajno. Kurso por komencintoj kaj seminarioj por jamaj parolantoj. Dobřichovice. Info: chrdle@kava- pech.cz Cxu vi ne trovis vian arangxon cxi tie? Ne kulpigu nin, sed vin mem kaj sendu la informojn al la redaktanto de CxEA-retkomunikoj chrdle@kava- pech.cz
Komentáře
Všechna pole jsou nepovinná.
Vaše IP adresa nebude veřejně zobrazena.
Číslo v hranatých závorkách vytvoří odkaz na daný komentář.
Komentáře obsahující invalidní prvky budou editovány, lépe smazány :)
Vaše IP adresa nebude veřejně zobrazena.
Číslo v hranatých závorkách vytvoří odkaz na daný komentář.
Komentáře obsahující invalidní prvky budou editovány, lépe smazány :)
